Burinoj estas laboriloj por tranĉado aŭ markado formata de stangeto el ŝtalo finita per pinto kun tenilo kun formo de tenilo kiu utilas ĉefe por tranĉi, marki, fendi aŭ senakrigi materialon malvarme pere de frapoj per taŭga martelo, aŭ pere de premo per la polmo de la mano. Ĝi estis uzata ankaŭ en la praskribado. Antaŭ la kontrolo de metaloj fare de homoj oni faris burinojn el materialoj kiaj osto aŭ ŝtono.
Laŭ Francisko Azorín Burino estas Gravurilo, grifelo, por streki sur metalo, uzita de gravuristoj, metalistoj.[1] Li indikas etimologion el antikva greka bora (truo) kaj el bohren (trui).[2]